Al la amikoj!

La eldono de detala raporto pri la oficialaj paroladoj,
diskutadoj kaj decidoj de Bulonja kongreso estas certe
la plej valora memoraĵo por ĉiuj Esperantistoj, ĉar ĝi mon-
tras la gloran venkon, la sukcesan ekzamenon de nia lingvo.

La verkisto uzis la alfaron de l'sistemo Stolze-Schrey
al la helpa lingvo por fiksi la parolojn de l'reprezentantoj
de la plej diversaj popoloj, konvenintaj al la kongreso, kaj
prezentas nun la tradukon de siaj stenografiaj notoj por
provi al la publiko, ke la esperantistoj de la tuta landaro
facile interkompreniĝis kaj diskutadis per la lingvo Es-
peranto.

Legante la raporton la kongresanoj duafoje travivos
la impresplenajn horojn de Bulonjo-sur-Maro, kaj la nekon-
gresanoj ricevos la plej klaran bildon de la gravaj mo-
mentoj en kiuj la „nova sento“ vere ekformiĝis en la
mondo.

Donacante la verketon al la tutmonda samideanaro,
la aŭtoro diras koran dankon al ĉiuj amikoj, kiuj per sendo
de resumoj aŭ de bonaj konsiloj faciligis la plenumon de
entreprenita tasko, kaj li esperas, ke la laboro farita
inter la plej vivaj impresoj de la neforgesebla kongreso, ne
estu senutila por la ĉiama progresado de nia mirinda
lingvo.

Laŭfon (Svisujo), en la Kristnaska tempo 1905.

Fr. Schneeberger.
